Jacques Brel
Ne forlasu min (Ne me quitte pas)
[Teksto de "Ne forlasu min (Ne me quitte pas)" ft. La Kompanoj]
[Strofo 1]
Ne forlasu min
Ĉio sen neces'
Iru al forges'
Ĉio ĝis la fin'
[Strofo 2]
Estu for la hor'
De la vana pen'
Kaj de miskompren'
Ĉio estu for
[Strofo 3]
Kaj kruela flu'
De ĉiu minut'
Al malĝoja mut'
Nin ne pelu plu
[Rekantaĵo]
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
[Strofo 4]
En seka ĥaos'
Sen pluv' kaj sen fin'
Mi provizos vin
Per safira ros'
[Strofo 5]
Mi el rok' kaj hum'
Fosos ĝis post mort'
Por ke via sort'
Pleniĝu de lum'
[Strofo 6]
Naskiĝos destin'
Kun am' kiel leĝ'
Kun am' kiel reĝ'
Por vi, la reĝin'
[Rekantaĵo]
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
[Strofo 7]
Ne forlasu min
Miaj vortoj kun
Frenez' kaj fortun'
Alparolos vin
[Strofo 8]
Mi rakontos pri
Sorĉa ama par'
Kiun vekis mar'
De nova ebri'
[Strofo 9]
Mi rakontos pri
Rеĝa misdestin'
Ne koninte vin
Mortis li sеn kri'
[Rekantaĵo]
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
[Strofo 10]
Foje el vulkan'
El sterila put'
Ŝprucas lafosput'
Kiel uragan'
[Strofo 11]
Foje ŝtona ter'
Donas pli da gren'
Ol riĉa teren'
Dum arda somer'
[Strofo 12]
Foje en vesper'
En fajranta fuĝ'
Nigro kun la ruĝ'
Pariĝas en ver'
[Rekantaĵo]
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min
[Strofo 13]
Ne forlasu min
Ĉesos mia plor'
Vortoj estos for
Mi rigardos vin
[Strofo 14]
Mi rigardos dum
Dancoj kaj ridet'
Aŭdos en sekret'
Vin dum kanta zum'
[Strofo 15]
Kaj mi iĝos nur
Ombro en la fund'
Obeema hund'
Apud via spur'
[Eliro]
Sed ne forlasu min
Ne forlasu min
Ne forlasu min