Fabrizio De André
La milito de Pjero
[Teksto de "La milito de Pjero" ft. Ĝanfranko]

[Strofo 1]
Dormu trankvile en kampa la tombo
Ne estas la rozo por doni la ombron
Por doni la ombron al via terkavo
Jen estas nur ruĝa, granda papavo

[Strofo 2]
Apud la bordoj de mia rivero
Mi volas vidi nur fiŝan laŭnaĝon
Ne plu kadavrojn en tre juna aĝo
Kiujn forpuŝas la flu' al infero

[Strofo 3]
Tion vi diris dum lasta somero
Nun kun aliaj en kota la tero
Vi trejnadas malĝoje pro endo
Kaj neĝon kraĉas al vi frosta vento

[Strofo 4]
Haltu vi Pjero, haltu momenton
Kaj vin surblovi permesu la venton
Ĝi flustru la leĝon de ĉiu batalo
Se donas vi vivon, jen estas medalo
[Strofo 5]
Sed vi ne aŭskultis, pasadis la tagoj
Kaj la sezonoj kaj multaj fiagoj
Kaj vi forfuĝis armean la flagon
Estis printempo kaj tre bela tago

[Strofo 6]
Dum vi kunportis animon tornistre
Vi vidis homon, ja kvazaŭ prodistre
Li havis saman pripenson en koro
Sed de la vesto malsaman koloron

[Strofo 7]
Pafu lin, Pjero! Pafu lin lerte!
Kaj por finmurdo, pafu lin certe!
Ĝis lia falo rapida al grundo
Ĝis lia morto, la morto de hundo

[Strofo 8]
Kaj se vi celos ja rekte la koron
Li havos tempon nur por la foriro
Kaj al vi tempo ne mankos por miro
Miro pri homo kaj lia doloro

[Strofo 9]
Dum havas vi tian senton anime
Li tuj turniĝas, vin vidas, ektime
Abrupte fajras la armilaro
Malgraŭ de vi kompleza la faro
[Strofo 10]
Vi falis al tero sen veo, sen krio
Kaj ekrimarkis vi kun emocio
Ke via vivo jam longas neniom
Ke ne plu estos reven' eĉ por iom

[Strofo 11]
Vi falis al tero sen veo, sen krio
Kaj ekrimarkis vi kun emocio
Ke tiu estos la lasta vivsceno
Por vi neniel ja estos reveno

[Strofo 12]
Ninjeto mia, pro morto en majo
Min kaptas multa, eĉ troa malgajo
Ninjeto, mi al la nigra infero
Preferus iri dum vintra vetero

[Strofo 13]
Kaj dum vin gapis de l' sulkoj la greno
Pafilon tenis vi per forta teno
Vortojn vi tenis ja firme en buŝo
Kiuj ne likvos por suna la tuŝo

[Strofo 14]
Dormu trankvile en kampa la tombo
Ne estas la rozo por doni la ombron
Por doni la ombron al via terkavo
Jen estas nur ruĝa, granda papavo