Gino Paoli
Saporo de salo (Sapore di sale)
[Teksto de "Saporo de salo" ft. Manŭel]

[Strofo 1]
Saporon de salo, saporon de maro
Vi portas surhaŭte, vi donas perlipe
Kiam vi el la akvo eliras kaj venas
Sidiĝi ĉi tien, flanke de mi

[Strofo 2]
Saporo de salo, saporo de maro
Maldolĉas la gusto de io perdita
Momente lasita, ie, en malproksimo
Kie ĉio malsamas ol la vivo ĉi tie

[Strofo 3]
La tagoj forfluas, senzorgaj kaj pigraj
Kaj restas enbuŝe la gusto de salo
Vi plonĝas en akvon, por ĉies rigardoj
Kaj vi lasas min sola sursable, subsune

[Strofo 4]
Revenas vi poste, iom laca, sterniĝas
Humida, sursablen kaj en brakojn miajn
Kaj dum mi vin kisas, saporo de salo
Saporo de maro, saporo de vi
[Instrumenta]

[Strofo 5]
Saporon de salo, saporon de maro
Vi portas surhaŭte, vi donas pеrlipe
Kiam vi el la akvo eliras kaj vеnas
Sidiĝi ĉi tien, flanke de mi

[Strofo 6]
Saporo de salo, saporo de maro
Maldolĉas la gusto de io perdita
Momente lasita, ie, en malproksimo
Kie ĉio malsamas ol la vivo ĉi tie

[Strofo 7]
La tagoj forfluas, senzorgaj kaj pigraj
Kaj restas enbuŝe la gusto de salo
Vi plonĝas en akvon, por ĉies rigardoj
Kaj vi lasas min sola sursable, subsune

[Strofo 8]
Revenas vi poste, iom laca, sterniĝas
Humida, sursablen kaj en brakojn miajn
Kaj dum mi vin kisas, saporo de salo
Saporo de maro, saporo de vi
Saporo de vi

👾 lyr1c5 by @Kuniklo f0r 63n1u5.c0m