Francesco Guccini
Anorako
[Teksto de "Anorako" ft. Ĝanfranko]

[Strofo 1]
Dimanĉo tia, tiam en septembro
Verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi
Somero mortis laŭ alia tembro
Ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli

[Strofo 2]
Kun senkonscio en la pubosubo
Revolucio kaŭris sub la saĝo
Vi plene pagas kaj laŭ inflacio
Pro via tiu ĉi matura aĝo

[Strofo 3]
Sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte
Eĉ se nun estas en ekspozici'
La io, kion mi alstrebis stulte
Kaj stulte filozofiumis pri

[Strofo 4]
Ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo
Kaj se vi nun komprenas pri orgasmo
Duone klaras mia jun-tumulto
Vi nun centjaras kaj sen entuziasmo
[Strofo 5]
Mi portis tiam simplan anorakon
Pro malriĉeco kaj ne pro prefero
Ĝi ne simbolis klas-konscian jakon
Por mi ne еstis tiu la afero

[Strofo 6]
Mi portis senmakulan konsciencon
Kaj ĝin mortigi еstis via celo
Vi uzis vian tutan paciencon
Per fotoj familiaj kaj mantelo

[Strofo 7]
Jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato
La anorako, kiun konis vi
Ankoraŭ nun ĝin portas mia frato
Vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi

[Strofo 8]
Ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj
Nur poste kaj pro ia mondo-spito
Vi nun promenas kun liberaj cicoj
Mi faris tion tiam sen medito

[Strofo 9]
Ni estis kune en Sankta Luĉia
Sub la Servist-arkado dum Kristnasko
Mi pensis ke Bolonjo estas mia
Dum dancis ni kun karnavala masko
[Strofo 10]
Ni ambaŭ lasis iun eks-amikon
Sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo
Pro pulovero sentis mi ĝen-pikon
Min ĝenis tiu aĵo, la mantelo

[Strofo 11]
Miaj fingroj sentis jam ribel-impeton
Sed mono tute mankis en la poŝo
Por mi vi pagis la kinej-bileton
Neniam iris vi kun ul' sen groŝo

[Strofo 12]
Mi ne komprenas kial vi min amis
Malsamis mi je ĉiu via kliŝo
Sed inter multaj, kiujn vi enflamis
Inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo

[Strofo 13]
Unuafojaj floroj ne plu estis
En tiu jaro, en la sesdekoka
Finfine la ribelon mi ekfestis
Aŭ simple fuĝis el medi' sufoka

[Strofo 14]
Ankoraŭ vi atendis ilin, tamen
Mi jam diskriis ke ĵus "mortis dio"
Kaj mortis la sistemo, punkto, amen
Kaj revis pri Dilan' kaj kompanio
[Strofo 15]
Kaj Ĝani ĵus revena de Londono
Detale li prelegis pri LSD
Lekciis al ni ĉiuj pri la fono
De geedziĝo laŭ hipia modo

[Strofo 16]
Ni kiuj ja neniam faris tion
Ni kiuj ja neniam tion faros
Ni spektis ĉi-kreskantan utopion
Kaj vidis ke problemoj ade aros

[Strofo 17]
Kaj eble nin konsolis nur amoro
Amoro kun iomo da perturbo
En lito luprenebla nur dum horo
Sur kiu kuŝis vice tuta urbo

[Strofo 18]
Amoro laŭ la stilo "je la diablo"
Ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon
En tre malvarma ĉambra malagrablo
Dependis de klimato, ne de prudo

[Strofo 19]
Nun kiam ni ja povus tion fari
Nun kiam la problemoj estas for
Ni ree ŝatus por amoro stari
Malantaŭ muro en malfrua hor'

[Strofo 20]
Nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio
Ni stare umus ree laŭ la kliŝo
Kaj pro la damne granda nostalgio
Ni riskus malpurigi vian tapiŝon

[Strofo 21]
Parolu ni pro emo al parolo
Ni ridu por ne plori, ĉar en fin'
Pensante pri tiama nia bolo
Mi gapas nun kompate vin kaj min

[Strofo 22]
Mi tamen nun imagas ke kvazaŭe
Ni ree estas tiam en la fablo
Por esti dek kvin jarojn malantaŭe
Kaj havi ĉion nur pro la probablo

[Strofo 23]
Je dudek jaroj ĉio estas ebla
Je dudek jaroj ĉio estas, eble
Je dudek jaroj kiom da imagoj
La kapo plenas nur je stultaj blagoj

[Strofo 24]
Aŭ eble tiam estis ni ni memaj
Kaj la juneco estas iluzio
Post diskoj kaj debatoj plur-problemaj
Diru la veron, nu, ĉu restas io?

[Strofo 25]
Nun en septembro ĉi dimanĉa tago
Ĝi malrapide venas al la fino
Kun la kutima tre sencela vago
Dum zorgas mi pri aĵoj laŭ rutino

[Strofo 26]
Kaj same pensas eble la amikoj
Eksuloj, rezignintoj, forgesintoj
Ludantaj per pasinto-mistifikoj
Dum pensas ili pri malaperintoj

[Strofo 27]
Kun mia anorako laŭ kutimo
Ankoraŭ ne sendita al arĥivo
Mi faras mian eblon sed en limo
Kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo

[Strofo 28]
Plukantos mi al vi ĉi tiun kanton
Kantitan same jam ali-okaze
Ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton
Kaj temas pri la lastaj ĉiu-kaze