Édith Piaf
La Vivo Rozas
[Teksto de "La Vivo Rozas" ft. Joëlle Rabu]

[Enkonduko]
La, la-la la, la-la-la
La-la, la-la, la-la
La la ha

[Strofo 1]
Okuloj liaj – jen delir'
Kiel rezisti al ridet'
De tiu korvibriga vir'
Kun kiu eblas nure ced'

[Rekantaĵo]
Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: "Amatin'"
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ'
Kun sorĉo kaj kortuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas

[Strofo 2]
Mi nun plenas je la riĉ'
De rava am-feliĉ'
Kaj tion nur li kaŭzas
Li estas mia, mi lia dum viv'
Tion promesis li por tuta vivo
Ja sufiĉas mirrigard'
Perdiĝas la singard'
En koro-ard'
[Ponto]
Ni amas nokte ĝis plen-sat'
Feliĉas firme kiel rok'
La vivo gvidas nin kun glat'
Plezur-ebrie ĝis sufok'

[Rekantaĵo]
Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: "Amatin'"
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ'
Kun sorĉo kaj kortuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas

[Strofo 3]
Mi nun plenas je la riĉ'
De rava am-feliĉ'
Kaj tion nur li kaŭzas
Li estas mia, mi lia dum viv'
Tion promesis li por tuta vivo
Ja sufiĉas mirrigard'
Perdiĝas la singard'
En koro-ard'
La-la la, la-la-la
La-la la, la-la-la
En koro-ard'