Traditional
Majorana
[Teksto de "Majorana" ft. Neide Barros Rêgo]

[Strofo 1]
Per la gitaro, nekonat'
En la malklaro de la strat'
Kanzonis, kaj aliaj du
Lin akompanis, kanzonante plu

[Rekantaĵo]
Majorana, vi belulin'
Majorana, floroj montras sin
Majorana, soldatis mi
Sed vin denove serĉas tie ĉi

[Strofo 2]
Ŝi diris, ke atendos lin
Li diris, ke retrovos ŝin
Infan' li estis je l' forir'
Sed nun revenas jam plenaĝa vir'

[Rekantaĵo]
Majorana, vi belulin'
Majorana, mi ne trompis vin
Majorana, soldatis mi
Kaj vin denove serĉas tie ĉi
[Strofo 3]
Soldatis li dum jaroj dek
Kaj tiam iĝis ja ŝanĝeg'
Ŝanĝiĝis ĉio, nur la sun'
En la ĉielo ŝajnas sama nun

[Rekantaĵo]
Majorana, vi belulin'
Majorana, floroj kaŝas sin
Majorana, respondu, ĉu
Perdita amo ne revenos plu

[Strofo 4]
Kun la gitaro, nekonat'
En la malklaro de la strat'
Foriris, kaj aliaj du
Lin akompanis, kanzonante plu

[Rekantaĵo]
Majorana, vi belulin'
Majorana, mi ne trompis vin
Majorana, soldatis mi
Kaj vin denove serĉas tie ĉi