Traditional
Dum vespero aŭ mateno (לא ביום ולא בלילה)
[Teksto de "Dum vespero aŭ mateno" ft. Chantal]

[Strofo 1]
Dum vespero aŭ mateno
Mi eliros al promeno
Sub la mont', en val' arbara
Staras akaci' multjara

[Strofo 2]
Sorĉaŭguras ĝi pri l' sorto
Pri l' estonta viv' aŭ morto
Mi divenos laŭ florbranĉo
Kia estos la fianĉo?

[Strofo 3]
Li el kia venos lando?
El Poluj' aŭ Litva rando?
Ĉu en ĉar' kun multa bono
Aŭ kun sak' kaj vag-bastono?

[Strofo 4]
Kia estos dot-trezoro?
Perloj, ĉu koral' en oro?
Blonda li aŭ brun-vizaĝa?
Estos vidvo aŭ junaĝa?
[Strofo 5]
Se li grizharulo estas
Mi pri l' geedziĝ' kontestas
Petos patron: — Min mortigu
Nur al li ne edzinigu
Ĉar ne volas mi oldulon
Sed junulon, nur junulon