Traditional
Verda saliko
[Teksto de "Verda saliko" ft. JoMo]

[Enkonduko]
Verda saliko, verda saliko
Falas foliaro jam
Ho Dio mia, Dio unika
Forfuĝis de mi la am'

[Strofo 1]
Bonas patrino, ĉar ŝi konsilis
Ne diru tro frue "jes"
Li amas vin, sed li vin kokros
Por li vi ploros sen ĉes'

[Instrumenta]

[Strofo 2]
Ĉar ĉiu knabo 'stas kiel luno
Brilas sed varmigas ne
Li diros, ke li vin amegas
Sed inojn dek ankaŭ tre

[Instrumenta]

[Strofo 3]
Ĉar ĉiu knabo 'stas kiel ulmo
Verda fraksen' de l' arbar'
Li diros, ke vin edzinigos
Sed iros for' al la mar'

[Instrumenta]

[Eliro]
Verda saliko, verda saliko
Falas foliaro jam
Ho Dio mia, Dio unika
Forfuĝis de mi la am'