Kore
Mi brilu plu (aranĝo Queen)
[Teksto de "Mi brilu plu (aranĝo Queen)" ft. KORE]

[Strofo 1]
Ĉio lantas ĉu vivon regas ni
Aspiroj vantas trivita melodio, sen elir'
Ĉu tiel eblas vivi nur en iluzio?
Jen nova dio, jen nova stulta krim'
En la kuliso, en la pantomim'
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedio?

[Rekantaĵo]
Mi brilu plu
Mi brilu plu, je!
Dum mia koro ploras
Kaj ŝminko jam malgloras
Mia mieno plu ridas

[Strofo 2]
La estonteco ne estas en program'
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am', sen elir'
Ĉu iu povas diri kial vivas ni?
Mi iĝas certa (Certa, certa, certa)
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta, kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum' sopiras al libero
[Rekantaĵo]
Mi brilu plu
Mi brilu plu, je!
Ho, dum mia koro ploras
Kaj ŝminko jam malgloras
Mia mieno plu ridas

[Gitarsoloo]

[Ponto]
Anim' pentrita laŭ flugil' de papilio
Fabelo kreskas plu, sed restos la defi'
Flugas mi (Flugas mi), amik'

[Rekantaĵo]
Mi brilu plu
Mi brilu plu
Persiste kun grimac'
Kaj sen kapitulac'
Ho, brilu plu

[Gitarsoloo]

[Strofo 3]
Ho, impone nun
Demone nun
Sindone jes, mi penas iri plu
Brilu plu
Brilu plu
Mi brilu plu
[Postludo]
Mi ne forgesu vin, Freddie