🔥 Earn $600 – $2700+ Monthly with Private IPTV Access! 🔥

Our affiliates are making steady income every month:
IptvUSA – $2,619 • PPVKing – $1,940 • MonkeyTV – $1,325 • JackTV – $870 • Aaron5 – $618

💵 30% Commission + 5% Recurring Revenue on every referral!

👉 Join the Affiliate Program Now
Georges Brassens
En akvo de la klara fonto

[Teksto de "En akvo de la klara fonto"]

[Strofo 1]
En akvo de la klara fonto
Ŝi tute nuda banis sin
Sed forblovis la vent' sen honto
La vestojn de l' ĉarma knabin'

[Strofo 2]
Al mi ŝi signis pro pudoro
Petis: "Kovru min per foli'
Per folioj de vit' aŭ floroj
Jen per lekant', jen per lili'"

[Strofo 3]
Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
Do korsaĵeton faris mi
El petaloj de unu rozo
De unu roz', ne unu pli

[Strofo 4]
El vitobranĉo en proksimo
Jupeton jen drapiris mi
Tiel etis la belulino
Sufiĉis ja nura foli'
[Strofo 5]
Dankema kvazaŭ al hazardo
Ŝi kun brakumo kisis min
Kaj responde pro mia ardo
Jen resenvesta la ondin'

[Strofo 6]
La junulin' la ludon ŝatis
Ĉar en la fonto ja sen pent'
Tute nuda ŝi sin banadis
Preĝante nur ke blovu vеnt'
Ke blovu vent'