Charles Baudelaire
La invito por vojaĝo
[Teksto de "La invito por vojaĝo" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Filin-fratineto
Sonĝu pri kvieto
Kunvivi en for' azila
Kaj ami sen zorgo
Nur ami ĝis morto
En lando al vi simila
Tra ĉiel-vualo
La suno per palo
Revigus min pri la ĉarmoj
De via okulo
Perfida, kun brulo
Mistera, pro lum' tra larmoj

[Rekantaĵo]
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'

[Strofo 2]
La meblojn ĉe l' muro
Briligus poluro
De jaroj en nia ĉambro
Miksiĝus odoroj
De raraj sud-floroj
Al la svaga spir' de l' ambro
Ornam' en abundo
Speguloj sen fundo
La pomp' oriente sorĉa
En ĉio al koro
Parolus sonoro
De l' patra pralingvo dolĉa
[Rekantaĵo]
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'

[Strofo 3]
Sur ĉiu kanalo
Jen dormas ĝangalo
De ŝipoj kun mar-vagemo
Por esti la iloj
De viaj deziroj
Alvenis de l' mond-ekstremo
Ĉe suno-subfalo
Vestiĝas al valo
Al la tuta urb', al ondo
Hiacinto kaj oro
Ekdormas en gloro
De varma lum-klar' la mondo

[Rekantaĵo]
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'
Tie sole belo kaj bril'
Ord', volupto kaj trankvil'